↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 8

1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn,
kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la
teron, kaj la akvo kvietiĝis. 2 Kaj fermiĝis la fontoj de la
abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la
ĉielo. 3 Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj
la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj. 4
Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la
monato, sur la montoj Ararat. 5 Kaj la akvo konstante
malpliiĝadis ĝis la deka monato; en la unua tago de la deka
monato montriĝis la suproj de la montoj. 6 Kaj post kvardek tagoj
Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 7 Kaj li
ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis
forsekiĝis la akvo sur la tero. 8 Kaj li ellasis de si kolombon,
por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero. 9 Sed la
kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li
en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj
li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al
si en la arkeon. 10 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj
li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 11 Kaj revenis al li
la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo
deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo
malfortiĝis sur la tero. 12 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep
tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis
al li. 13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua
monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la
tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la
tero. 14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la
monato, la tero elsekiĝis.

15 Kaj Dio diris al Noa jene: 16 Eliru el la arkeo, vi kaj via
edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
17 ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj
kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero,
elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj
multiĝu sur la tero. 18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia
edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19 Ĉiuj bestoj,
ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ
siaj familioj, eliris el la arkeo. 20 Kaj Noa konstruis altaron
al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj
puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 21 Kaj la
Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia
koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la
homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu
ĉion vivantan, kiel Mi faris. 22 De nun tiel longe, kiel la tero
ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj
vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos.

Sekva Ĉapitro →